|
Esperanto
|
La varma kaj tenera fabelo
pri la varmaj tenerdol©aÏoj
Claude M. Steiner
traduko :
Evelyne Chibleur kaj Kvinpetalo (Aºgusto 2006)
|
TransactionalAnalysis/EmotionalLiteracy/RadicalPsychiatry/Cyberpsychology/Strokes/WarmFuzzies/
AboutClaudeSteiner/AboutEricBerne/FreeDownloads/Ordering/Schedule/Spanish/WRITEME
Iam, en la iamaj tempoj, Timoteo kaj
Margareta feliĉege vivis kun siaj
gefiloj, Karlota kaj Valenteno.
Por
kompreni kiel feliĉaj ili estis, necesas
kompreni la
tiaman vivon.
Ĉiu naskiĝanto ricevis
sakon plena da varmaj tenerdolĉaĵoj. Ne eblas diri la nombron ĉar
ne eblas kalkuli ilin. Neelĉerpeblaj ili estis. Kiam iu metis la manon en
sian sakon, li aŭ ŝi ĉiam trovis varmajn tenerdolĉaĵojn.
Tre ŝatataj estis la varmaj tenerdolĉaĵoj. Kiam iu ricevis
ilin, li aŭ ŝi sentis sin varma kaj dolĉa en la tuta korpo. Kiuj
ne regule ricevis ilin havis dorsdoloron, ŝrumpiĝis, kaj foje eĉ
mortis.
En tiu tempo estis facile akiri varmajn tenerdolĉaĵojn.
Kiam iu bezonis unu, li aŭ
ŝi alproksimiĝis al vi kaj petis : « Mi ŝatus unu varman
tenerdolĉaĵon »
Tiam li elprenis el la sako iun varman tenerdolĉaĵon
ne pli granda ol infanpugno. Tuj kiam la varma tenerdolĉaĵo estis
ekstere ĝi ekridetis kaj ekfloris en granda lanuga varma tenerdolĉaĵo.
Tiam, vi metis ĝin sur la ŝultron, la kapon aŭ la genuojn kaj
ĝi kareseme buliĝis ĉe la haŭto disradiante varmon kaj
agrablajn sensacojn tutkorpe. Homoj senĉese interŝanĝis varmajn tenerdolĉaĵojn.
Oni povis akiri tiom, kiom da oni
bezonis ĉar ili estis senpagaj. Pro tio, preskaŭ ĉiuj vivis feliĉaj
kaj sentis sin varmaj kaj dolĉaj.
Mi diras « preskaŭ » ĉar iu estis ege
malkontenta vidante homojn interŝanĝi varmajn tenerdolĉaĵojn
: la malbona sorĉistino Belzefa.
estis ege kolera. Homoj estis tiel feliĉaj, ke ili
ne plu aĉetis al ŝi magiajn trinkaĵojn, nek pociojn. Ŝi decidis, ke tio nepre devis ĉesi kaj imagis ege
malican planon.
Iumatene Belzefa alproksimiĝis al Timoteo kaj murmuris ĉe lia orelo
dum li rigardis Margaretan kaj Karlotan ĝoje ludantajn.
Ŝi
susuris : « Ĉu vi
ne vidas kiom da varmaj tenerdolĉaĵoj Margareta donacas al Karlota ?
« Se tio daŭros ne plu restos io por vi ».
Timoteo ekkriis : « Ĉu tio signifas, ke ne plu estos varmaj tenerdolĉaĵoj en
la sako kiam oni deziros unu ? »
« Nepre » respondis Belzefa. « Post disdonaco ili
malmultiĝas kaj finfine ne plu restos varmaj
tenerdolĉaĵoj ! »
Kaj ridaĉante ŝi forflugis balaile. Timoteo serioze kredis ŝin,
kaj de tiam, kiam Margareta
disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn al iu, li timis ke ne plu restos io
ajn por li. Kaj se la sorĉistino pravis ?
Li ege ŝatis la varmajn tenerdolĉaĵojn de Margareta.
Pripensante la mankon, li ege maltrankviliĝis, li eĉ koleriĝis .
Timoteo tre prigardis ŝin por ke ŝi ne malŝparu
la varmajn tenerdolĉaĵojn al Karlota kaj Valenteno aŭ al iu ajn. Poste li iĝis plendema, kiam
Margareta disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn al iu ajn krom al li.
Margareta tiel amis lin, ke ŝi ĉesis disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn
al aliuloj. Ŝi konservis ilin nur por Timoteo.
Karlota kaj Valenteno konstatis ĉion, tamen opiniis tion estis tre maljusta.
Tre maljusta rifuzi varmajn tenerdolĉaĵojn al la petantoj kaj
dezirantoj. Tamen ili
ambaŭ komencis atenti pri la propraj
varmaj tenerdolĉaĵoj. Ili pririgardis la gepatrojn atenteme kaj
kiam la gepatroj multe donacis al aliuloj, ili plendis. Ili estis maltrankvilaj
nur pensante pri la malŝparemo de varmaj tenerdolĉaĵoj.
La vivo multe ŝanĝiĝis ! La malicega plano de la sorĉistino
bone funkciis ! Kvankam ili abunde ĉiam trovis varmajn tenerdolĉaĵojn en la sako, ili iom
post iom donacis malpli kaj malpli da ili kaj iĝis ĉiutage pli ŝparemaj.
Baldaŭ ĉiuj rimarkis pri la manko de varmaj tenerdolĉaĵoj
kaj ĉiuj sentis sin malpli varmaj kaj malpli dolĉaj. Homoj ĉesis
rideti, ĉesis esti afablaj. Kelkaj
komencis ŝrumpiĝi, eĉ kelkfoje ili mortis pro la manko de varmaj
tenerdolĉaĵoj. Pli kaj pli da homoj aĉetis ĉe la sorĉistino
magiajn trinkaĵojn kaj pociojn.
Ili tute sciis ke tio estis ne utila sed ili ne trovis
ion alian !
La situacio malpliboniĝis. Tamen la aĉa
Belzefa ne deziris la morton de homoj.
Mortintoj ne plu povas aĉeti ion ajn ! Tiam ŝi perfektigis alian
planon. Ŝi donis al ĉiuj sakon multe similantan
al sako de varmaj tenerdolĉaĵoj, sed la sako estis malvarma
anstataŭ varma. En ilin Belzefa
metis frostajn-pikilojn. Tiuj frostaj-pikiloj ne igis la ricevantojn varmaj kaj
dolĉaj sed igis ilin malvarmaj kaj agresemaj . Tamen pli bone ol nenio. Ili
malhelpis la ŝrumpiĝon de la homoj. Ekde tiam, kiam iu diris «
Mi ŝatus unu varman tenerdolĉaĵon », kiuj timis elĉerpiĝon
respondis : « Ne eblas doni tion al vi », sed « ĉu vi deziras unu
frostan-pikilon ? »
Kelkfoje du homoj renkontiĝis pensante interŝanĝi
varmajn tenerdolĉaĵojn, sed unu el ili lastmomente subite ŝanĝis
la opinion kaj ili fine
donacis al si reciproke frostajn-pikilojn. De tiam
homoj preskaŭ ne plu mortis sed plejparte ili estis malfeliĉaj,
malvarmaj kaj malafablaj.
La vivo iĝis ankoraŭ pli malfacila !
La varmaj tenerdolĉaĵoj kiuj abundis en la komenco tiel kiel la
aero, iĝis pli kaj pli maloftaj. Homoj estis pretaj fari ion ajn por akiri
ilin.
Antaŭ la alveno de la sorĉistino ili ofte kunvenis en etaj grupetoj
por interŝanĝi varmajn tenerdolĉaĵojn, por multe plezurigi
unu la alian senfine, ne zorgante pri kiu donacis aŭ ricevis plej multe da
tenerdolĉaĵojn. Ekde la plano de Belzefa, ili restis duope, kaj gardis
la varmajn tenerdolĉaĵojn unu por la alia. Kiam ili erare donacis
varmajn tenerdolĉaĵojn al aliuloj, ili sentis sin kulpaj sciante, ke
la partnero suferos pri la manko. Kiuj ne sukcesis trovi donacantojn devis multe
labori por aĉeti ilin. La varmaj tenerdolĉaĵoj iĝis tiel
maloftaj, ke kelkaj prenis frostajn-pikilojn kiuj estis nuntempe multnombraj kaj
senpagaj. Por kaŝi la pikilojn,
ili kovris ilin per plumoj por ŝajnigi varmajn tenerdolĉaĵojn.
Sed la falsaj varmaj tenerdolĉaĵoj komplikis la situacion. Ekzemple,
kiam du homoj renkontiĝis kaj interŝanĝis falsajn varmajn
tenerdolĉaĵojn jam ili antaŭvidis varman dolĉecon, sed
anstataŭ tio ili ricevis nur malbonfarton. Neniu plu komprenis ion ĉar
ili vere pensis, ke ili donacis verajn varmajn tenerdolĉaĵojn.
Ja, kiel diveni ke tiuj malagrablaj sensacoj estis kaŭzitaj de
frostaj-pikiloj sajnigitaj en varmaj tenerdolĉaĵoj ? La vivo estis malĝoja.
Timoteo bone memoris, ke ĉio komenciĝis kiam Belzefa kredigis al ili
ke iutage ili trovos la sakojn da varmaj tenerdolĉaĵoj tute malplenaj.
Jen, kio okazis. Juna kaj floranta virino belrondforme
alvenis en tiu malĝoja lando. abunde disdonacis varmajn tenerdolĉaĵojn
ne zorgante pri la manko. Ŝajnis ke neniam ŝi aŭdis pri la
malbona sorĉistino kaj senpage
donacis ilin eĉ se oni ne petis ilin de ŝi.
Homoj nomis ŝin Julia Tutedolĉa sed kelkaj malaprobis ĉar ŝi
instruis geknabojn al la donaco de varmaj tenerdolĉaĵoj ne timante pri
la manko. La geknaboj multe amis
ŝin ĉar ili sentis sin komforte apud ŝi. Denove ili rekomencis
abunde disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn laŭ bezonoj.
La plenkreskuloj maltrankviliĝis kaj decidis promulgi leĝon por
protekti la geknabojn kaj ĉesigi la malŝparemon de varmaj tenerdolĉaĵoj.
Laŭ tiu leĝo estis
malpermesite abunde disdonaci varmajn tenerdolĉaĵojn, kaj de nun
permeso estis necesa por la disdonaco.
Malgraŭ tiu leĝo, multe da geknaboj daŭrigis
la interŝanĝon de varmaj tenerdolĉaĵoj. Ili disdonacis ilin
laŭ la bezono kaj la peto. La geknaboj estis multnombraj, tiel multe kiel
plenkreskuloj ; ŝajnis, ke baldaŭ ili venkos.
Nun oni ne scias kiel ĉio finiĝos. Ĉu la plenkreskuloj laŭleĝe
ĉesigos la senzorgecon de la geknaboj ? Ĉu la plenkreskuloj sekvos la
ekzemplon de la junulino kaj de la geknaboj ekkonsciante ke varmaj tenerdolĉaĵoj
neniam mankos ? Ĉu ili memoros pri la neforgeseblaj feliĉaj tagoj kiam
la varmaj tenerdolĉaĵoj abundis ĉar oni donacis ilin tutkore ?
TransactionalAnalysis/EmotionalLiteracy/RadicalPsychiatry/Cyberpsychology/Strokes/WarmFuzzies/
AboutClaudeSteiner/AboutEricBerne/FreeDownloads/Ordering/Schedule/Spanish/WRITEME